Nekrologo [Esperanto-stelo]

La 26-an de februaro 1997 post longa turmentiga malsano mortis Jelena Lebedeva (naskigxis 26.06.1965).

Esperantistino ekde 1981, sxi estis dum jaroj unu el cxefaj motoroj de junulara E-movado en Sovetunio kaj Rusio: komitatano de SEJM inter 1988 kaj 1992; estraranino de TEJO en 1993-1995, Lena estis unu el cxefaj organizantoj de pluraj E-renkontigxoj, inkluzive Rusian Esperantistan Kongreson en Kolomna (1991) kaj IJK en Peterburgo (1995).

Lena estis sincera amiko, kiun amis cxiuj, kiuj sxin konis. Sxi cxiam dolore mankos al ni, sed sxi cxiam restos en nia memoro. Ni kondolencas al la vidvo kaj parencoj.


La cxi-supra nekrologo estas far la estraro de REU kaj la komitato de SEJM.
Por TTT pretigis Ulf Lunde.


Aliaj nekrologoj al Lena:


En GEJ-Gazeto aperis en aprilo 1997 nekrologo verkita de sxia amiko Simone.


Ankaw en TEJO Tutmonde n-ro 2 1997 vi povas legi etan nekrologon pri Lena.


Unua versio de tiu cxi pagxo: Sun Apr 6 00:17:30 METDST 1997
Last modified: Thu Jan 15 19:57:08 NFT 1998