<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//IETF//DTD HTML//EN">
<HTML>
<HEAD>
<TITLE>Ulf Lunde (icxismo)</TITLE>
<BASE HREF="http://www.pvv.org/~ulflunde/Eo/">

<META NAME="GENERATOR" CONTENT="Mozilla/3.01Gold (X11; I; SunOS 4.1.3_U1 sun4m) [Netscape]">
<META NAME="description" CONTENT="La pagxo pri icxismo">
<META NAME="keywords" CONTENT="VerdLanco icxismo i^cismo iæismo icx i^c iæ -icx -i^c -iæ">
</HEAD>
<BODY BGCOLOR="#50E0FF">

<H1>ICXISMA ESPERANTO<BR>
(Reguligo kaj senseksismigo de Esperanto)</H1>

<H2>PREZENTO DE ICXISMO</H2>

<P>En icxisma Esperanto: </P>

<UL>
<P>La sufikso <I>-icx-</I> estas uzata simetrie kun la sufikso <I>-in-</I>.<BR>
Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aw por precizigi gxin, kiam necese.</P>

<P>Gxenerale la radikoj sen sufikso <I>-icx-</I> aw <I>-in-</I> ne indikas
sekson.<BR>
Ankaw la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur icxojn, kaj kiuj havas
respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso <I>-in-</I>, ricevas
senseksan signifon. (Vidu <A HREF="icxismo.html#tabelo">tabelon</A> sube.)</P>
</UL>

<UL>
<P>La prefikson <I>ge-</I> oni uzas nur en pluralo, kaj tiam nur por
montri, ke temas pri ambaw seksoj.  Oni ne uzas prefikson se la seksoj
ne gravas.</P>
</UL>

<UL>
<P>Oni uzas <I>sxi</I> same ofte kiel <I>li</I> pri hipotezaj homoj.</P>
</UL>

<P><A NAME="tabelo">La cxefaj vortoj, kiuj en tradicia, liisma Esperanto estas imanente
icxaj, estas: </P>

<UL>
<LI><I>icxoj: </I>bubo, knabo, viro </LI>

<LI><I>familianoj: </I>avo, edzo, fiancxo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo,
onklo, patro, vidvo </LI>

<LI><I>titoloj: </I>regxo, princo, grafo, sinjoro, frawlo</LI>

<LI><I>interrilataj: </I>amiko</LI>

<LI><I>du sufiksoj: </I>-isto, -ulo</LI>

<LI><I>participoj: </I>-into, -anto, -onto, -ito, -ato, -oto</LI>
</UL>

<P><FONT SIZE=+0>La vortojn en la unua grupo icxistoj evitu uzi sen sufikso
<I>-icx</I> aw <I>-in</I> (aw <I>-j</I> kun <I>ge-</I>prefikso).</FONT></P>

<P><FONT SIZE=+0>La vortoj en la dua grupo indikas por icxisto familian
rilaton, sed ne sekson. La frazo:<BR>
<I><FONT COLOR="#D000FF">Mi havas du fratojn</FONT></I> <BR>
estas al icxisto plursignifa. Gxi povas havi iun ajn de la jenaj signifoj:<BR>
<I><FONT COLOR="#D000FF">Mi havas du fraticxojn</FONT></I> (la tradicia, liista signifo)<BR>
<I><FONT COLOR="#D000FF">Mi havas du fratinojn</FONT></I> (sed en la aktuala konteksto ne gravas ilia
sekso)<BR>
<I><FONT COLOR="#D000FF">Mi havas du gefratojn</FONT></I> (do unu icxa kaj unu ina)<BR>
Sume, gxi signifas:<BR>
<I><FONT COLOR="#D000FF">Miaj gepatroj havas du pliajn infanojn ol mi, sed mi ne sentas bezonon
indiki ties seksojn al vi.<BR>
</FONT></I>Teorie, la parolanto ecx ne bezonas mem scii la sekson de la priparolata
familiano!</FONT></P>

<P><FONT SIZE=+0>Pri la vortoj en la tria grupo validas la sama kiel pri
la dua grupo de vortoj:
Ili ne indikas per si mem malinan sekson.
</FONT></P>

<P><FONT SIZE=+0>Ankaw pri la vortoj en la lastaj tri grupoj tio validas,
sed sxajne ankaw pli kaj pli da liistoj uzas tiujn vortojn tiel, do tio
ne estas nure icxista afero.</FONT></P>

<H2>ARGUMENTOJ POR ICXISMO</H2>

<H3>Forigo de ofta argumento kontraw Esperanto</H3>

<P>Ebla `seksismo' de Esperanto estas dangxera por gxi, cxar tio povas
igxi facila atakilo kontraw la lingvo. La ekzisto de speco de Esperanto,
kongrua kun la tradicia, kiu ne estas `seksisma', povas fari Esperanton
pli alloga por lernantoj, kiuj opinias neseksismon tre grava.</P>

<H3>Kontribuo al neseksisma pensado</H3>

<P>Preskaw neniu asertas, ke per sxangxo de la lingvo oni povas tuj sxangxi
pensmanierojn, kaj la icxistoj ne apogas sin sur la ideo, ke senseksisma
lingvo nepre kondukas al senseksisma pensado. Tamen oni povas imagi, ke
la simetria uzado de <I>li</I> kaj <I>sxi</I>, kaj de <I>-in-</I> kaj
<I>-icx-</I>, iom post iom forigas subkonscian
instigon al la kredo, ke icxoj estas pli "gravaj" aw "fundamentaj" ol inoj,
kaj la senseksismigo de tradicie icxaj vortoj forigas la neceson cxiam
konscii pri la sekso de priparolatoj kaj tial malfaciligas senintencan
diskriminacion.</P>

<H3>Faciligo kaj plikonvenigo</H3>

<P>Ne necesas uzi specialajn rimedojn, kiel ekz-e novan pronomon
&quot;ri&quot;, por paroli pri hipotezaj homoj. (Ekzemple: &quot;Se
uzanto postulas perfektan 
kvaliton, [ li aw sxi / tiu / gxi / ri ] devas acxeti novan inkrubandon
ofte.&quot;). En cxi tiu epoko de skriba komunikado kaj evoluo (foje
kunfandigxo) 
de historiaj sociaj roloj por la seksoj, la neceso scii la sekson de iu
por senartifike paroli pri li estas nura gxeno.</P>

<P>Do, se la sekso povas esti ajna, oni uzu foje <I>li</I>, kaj foje (kvankam
ne pri la sama persono) <I>sxi</I>.  Oni povas ankaw uzi <I>tiu</I> kie
tiu vorto konvenas kaj ne povas kawzi konfuzon.</P>

<P>Sed ecx per simetria lingvo seksisto povas esprimi seksismajn
pensojn.  Do neseksistoj nepre evitu uzi cxiam <I>li</I> por "bonaj"
hipotezuloj kaj cxiam <I>sxi</I> por "malbonaj", aw male!  <TT>;-)</TT></P>

<H3>Reguligo</H3>

<P>La sufikso <I>-icx</I> estas tute simetria kun <I>-in</I> kaj tial
pli reguliga ol la malsimetria kvazawprefikso <I>vir-</I>.</P>

<P>Oni aldonu, ke
icxismo forigas la hxaoson pri la uzado de <I>-in-</I> cxe ne klare
icxaj vortoj.
</P>

<H3>Internaciigo</H3>

<P>
Icxismo atingas simetrion inter la uzo de <I>li</I> kaj
<I>sxi</I> sen enkonduko de iuj artefaritaj pronomoj kaj sen perdo de
esprimpovo. 
La pronoma distingo inter la du seksoj nur en la tria persono singulara estas 
respektinda historia heredajxo bazita sur la plejparte hindewropaj fontoj
de Esperanto.  (Forigo de tiu utila distingo, kiel rekomendas la t&nbsp;n
<I>riistoj</I>, estas evitinda, cxar tio rabus al nia lingvo
esprimpovon kaj cetere estus grava sxangxo al la pronoma sistemo de
Esperanto.)
</P>


<H2>OFTAJ KONTRAWARGUMENTOJ</H2>

<H3>&quot;Oni ne bezonas icxismon; la lingvo jam perfektas&quot;</H3>

<P>Tio estas ebla sinteno, kaj la icxistoj nepre ne intencas devigi al cxiuj
ekparoli icxisme.  Kiel pri Esperanto mem, iuj homoj sentas la bezonon
je icxismo kaj do ekuzas gxin, opiniante, ke gxiaj avantagxoj superas gxiajn
malavantagxojn. Cxiu parolu kiel tiu volas.</P>

<H3>&quot;Icxismo estas nura usoneca `politika gxusteco'&quot;</H3>

<P>Icxistoj tute ne celas `sanigi' la lingvo-uzadon per ewfemisma
kripligo de gxi. 
Icxistoj simple celas pli senpartian kaj pli logikan lingvon, bonsxance
atingeblan sen sxangxoj al la pronomoj kaj per nur malgrandaj, esence suprajxaj
sxangxoj al la lingvo-uzado.</P>

<H3>&quot;Oni bezonas novan pronomon <I>ri</I>, cxar estas peze cxiam uzi
<I>li aw sxi</I>&quot;</H3>

<P>Estas vere, ke per <I>ri</I> (aw alia senseksa pronomo) oni povas
priparoli ekzistantan (ne nur hipotezan) homon sen scii ties sekson.
Sed tio ne estas suficxe 
bona kialo por sxangxi ion tiom gravan kiom la pronoman sistemon.
Oni eble povus fari tion, sed gxi estus granda reformo de la lingvo,
multe pli granda ol icxismo. 
Icxisto (kaj liisto same) povas ja cxiam anstatawi <I>ri</I> per
substantivo (ofte pli informa kaj preciza ol nura pronomo) aw
korelativo.  Tiu solvo funkcias ankaw en multaj aliaj lingvoj.</P>

<H3>&quot;Per uzi <I>li</I> aw <I>sxi</I> anstataw <I>ri</I> oni malkasxas la
sekson de la priparolato.&quot;</H3>

<P>Tio estas bona argumento por <I>ri</I>, sed law icxistoj gxi ne
estas suficxe grava.
Sen newtrala pronomo oni bezonas trukojn por ne malkasxi la sekson
de priparolato.  Sen seksindikaj pronomoj oni bezonas trukojn por
aldoni (la foje fakte utilan) informon pri la sekso de la priparolato.
Ambaw sistemoj havas avantagxojn kaj malavantagxojn.  Ni havas unu el
la du sistemoj. Se ni sxangus al la dua, ni gajnus la avantagxon de
awtomata kasxado de distraj krominformoj, sed 
perdus la avantagxon de seksinformo.
Do ne ekzistas suficxa kialo por forjxeti la nuntempan, funkciantan sistemon.
Cxiukaze neseksismo ne estas argumento por tia sxangxo, cxar ambaw
sistemoj estas sekse simetriaj.</P>

<H3>&quot;Per uzi <I>li aw sxi</I> anstataw <I>ri</I> oni malkasxas la
fakton, ke oni ne scias la sekson de la priparolato.&quot;</H3>

<P>La respondo al tio estas la sama kiel al la antawa kontrawargumento. 
Tiu, kiu taksas la kasxemon de riistoj suficxe grava argumento por
forjxeti la malnovajn pronomojn <I>li</I> kaj <I>sxi</I> kaj enkonduki
<I>ri</I>, farigxu riisto!  La pli malkasxemaj homoj farigxu icxistoj!</P>

<H3>&quot;Oni ne bezonas sufikson <I>-icx-</I>, cxar oni jam havas prefikson
<I>vir-</I>&quot;</H3>

<P>La vorto <I>viro</I> en liisma Esperanto havas samtempe tri
signifojn: la aludato estas homa, icxa kaj plenkreska.
Kiam oni uzas la saman radikon kiel prefikson,
gxenerale nur la icxa senco efikas, sed pro la kunesto de la aliaj du sencoj
<I>vir-</I> ne estas perfekta kunulo de <I>-in-</I>. Notu, ke praktike
ecx liistoj
ne uzas la prefikson <I>vir-</I> cxe homoj; en tradicia liisma Esperanto
oni diras &quot;vira kuracisto&quot;, ne &quot;virkuracisto&quot;, kaj
la duan formon oni eble ecx miskomprenus kiel &quot;kuracisto por viroj&quot;.
Cetere, <I>vir-</I> evidente ne estas prefikso en la kunmetajxo <I>virino</I>.
Vortoj kun la prefikso <I>ge-</I> kaj la sufikso <I>-inoj</I> estas
sensencaj (krom en sxerca uzado).  En icxisma Esperanto la vorto
<I>viro</I> senafiksa estas same sensenca.</P>

<H3>&quot;Icxismo kawzos miskomprenojn&quot;</H3>

<P>Icxistoj konas ankaw la liisman lingvon kaj povas rapide konstati, cxu
parolanto estas icxisto aw liisto. Liistoj povas scii nenion pri icxismo,
sed praktikaj spertoj indikas, ke ili senprobleme komprenas la icxisman
lingvon, ecx se gxi sxajnas al ili stranga. Preskaw cxiu Esperantisto jam
renkontis la sufikson <I>-icx-</I>, kaj oni povas tuj alkutimigxi al
la simetria uzado de <I>li</I> kaj <I>sxi</I> kiel newtralaj pronomoj por
hipotezaj personoj.
Ekzistas en reala Esperanto multe pli dangxeraj fontoj de miskompreno
ol icxismo (ekzemple alielismo; cxu <I>alie</I> signifas <I>alimaniere</I>
aw <I>aliloke</I>?).</P>

<H3>&quot;Icxismo estas disdialektigxo&quot;</H3>

<P>Icxismo estas tre videbla sxangxo, sed tute suprajxa. Interkomprenado
estas tute senproblema, kaj oni ecx povas elekti paroli Esperanton kaj
icxisme kaj liisme, depende de la situacio. Kompare ekzemple kun la
<I>ata/ita</I>-skismo
aw la landnoma diskuto, gxi estas sendangxera. Icxismo sekvos la vojon de cxiuj
gxisnunaj lingvaj sxangxoj: iuj proponas kaj ekuzas ion, kaj la aliaj aw
sekvas aw ignoras.  Tio estas la plej bona metodo por evoluigi nature
la lingvon.</P>

<H3>&quot;Icxismo estas kontrawfundamenta!&quot;</H3>

<P>La pronomojn <I>li</I> kaj <I>sxi</I> uzate pri hipotezaj homoj
ne vere sxangxas siajn signifojn, do tio ne estas kontrawfundamenta.
</P>

<P><I>icxo</I> oni povas konsideri kiel neologismon, kaj tio ne estas kontrawfundamenta.
</P>

<P>Icxismo jes iugrade redifinas la signifon de la
vortoj en la ses supre listigitaj kategorioj.  Se tio estas
kontrawfundamenta, la Fundamento mem estas seksisma.
Sed mi esperas, ke oni ne trovos icxismon kontrawfundamenta, cxar mi
forte kredas je la Fundamento kaj ties graveco.
</P>

<H3>&quot;Icxismo komplikigas la lingvon&quot;</H3>

<P>Temas pri nur unu nova elemento: <I>-icx-</I> por indiki malinecon
kiam necese.  Tiu estas tiom ofta, ke oni rapide lernas gxin.
Aldone, icxistoj ne uzas <I>ge-</I> se ne gravas indiki, ke grupo
konsistas de personoj de ambaw seksoj, kaj ili uzas <I>li</I> kaj
<I>sxi</I> sen signifo de seksa indiko en hipoteza parolado.
Icxisma Esperanto estas por lernantoj same facila kiel liisma Esperanto.
</P>

<H3>&quot;Estas malfacile relerni&quot;</H3>

<P>En Kembrigxa Esperanto-Grupo oni trovis, ke oni povas tre rapide kutimigxi
al
<A HREF="http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/riismo2.html">riismo</A>.
Cxar icxismo estas malpli granda sxangxo al liismo ol 
estas riismo, ankaw icxismon eksliisto devus povi rapide lerni.<P>

<H3>&quot;Oni ne bezonas uzi <I>li</I> aw <I>sxi</I> pri hipotezaj
personoj, cxar oni povas uzi la pronomon <I>gxi</I>&quot;</H3>

<P>Jes ja, tion diris Zamenhof mem. Sed tia uzado de <I>gxi</I>
montris sin konfuza, kaj tial gxi estas malofte awdata hodiaw.
</P>

<H3>&quot;Oni ne bezonas uzi <I>sxi</I> pri hipoteza persono, cxar oni
povas cxiam uzi <I>li</I>.&quot;</H3>

<P>Tiuj, kiuj defendas tiun sintenon, vere estas liistoj!  Ili ofte
diras, ke la pronomo 
<I>li</I> havas pli ampleksan signifon ol la pronomo <I>sxi</I>.
Icxistoj ne samopinias kun tio.  Icxistoj preferas simetrion inter la
ina kaj icxa pronomoj.<P>

<H3>&quot;Se oni foje uzas <I>sxi</I> pri ajnseksulo, kiel oni povas
scii, cxu la indikita sekso estas ajna cxu vera?.&quot;</H3>

<P>Oni eble ne cxiam povas esti certa.  Sed almenaw icxismo estas simetria
rilate la ajnseksecon.  Liisma <I>sxi</I> (preskaw) cxiam indikas
inon, dum <I>li</I> povas indiki aw malinon aw hipotezan ajnseksulon,
depende de la kunteksto.  Kvankam eble praktika solvo, tio estas seksismo.
</P>

<H2>HISTORIO KAJ ESTONTECO</H2>

<P>Icxismo kiel proponata en tiu cxi dokumento, ne estas tre originala
ideo.  La mia estas nur unu inter multaj proponitaj solvoj al tio,
kion pli kaj pli da homoj rigardas kiel problemon en Esperanto, nome gxia
seksismo.</P>

<P>Pro la evidenta analogeco &quot;panjo - patrino : pacxjo - patricxo&quot;
la sufikso <I>-icx-</I> estas multfoje kaj sendepende inventita de multaj
diversaj homoj.</P>

<P>Pri la estonteco de icxismo estas malfacile prognozi.
Ankoraw neniu krom mi mem parolas gxin kiel priskribite en tiu cxi
dokumento.  La tempo montros, cxu esperantistoj sxatas miajn ideojn
cxu ne.</P>

<P>La celo de mia dokumento estas difini kaj nomi icxismon kaj prezenti gxin
al nesekismemaj esperantistoj
kiel alternativa, malpli radikala solvo de la
seksisma problemo ol riismo.
(Oni ankoraw ne instruu gxin al novaj Esperanto-lernantoj.  Tio
eventuale okazu post gxenerala akceptigxo de icxismo en la Esperanto-movado.)
</P>

<P>Cxiu povas mem decidi, cxu sxi preferas paroli icxisme, riisme aw
liisme; neniu devigas aliajn paroli Esperanton tiel aw cxi tiel.</P>

<P>Se iu volas diskutigi icxismon en loka grupo aw eksperimente ekuzi la
icxisman lingvajxon, la verkinto de cxi tiu dokumento sxatus ricevi
raporton.  Mi bonvenigos cxiajn komentojn, lawdajn aw plendajn.  Bonvolu
libere (sed sensxangxe!) disdoni cxi tiun dokumenton.</P>

<ADDRESS>VerdLanco<BR>
<A HREF="mailto:Ulf.Lunde@kvatro.no (icxismo.html)"><TT>&lt;Ulf.Lunde@kvatro.no&gt;</TT></A>
</ADDRESS>

<P>1997-05-01</P>

<P>
<HR></P>

<P><SMALL>Cxi tiu dokumento estas verkita responde al
<A HREF="http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/riismo2.html">la
TTT-pagxo de Edmund Grimley-Evans pri riismo</A>,
kaj tial gxi estas strukturita simile al gxi.  La partoj kiuj
priskribas la komunan al riismo kaj icxismo sufikson <I>-icx</I> estas
kopiitaj de tie.</SMALL></P>

<!--#include file ="footer.html" -->
<CENTER>
<FONT SIZE=-1>
First written: Thu May  1 18:04:30 METDST 1997<BR>
<!-- hhmts start -->
Last modified: Fri May  2 11:52:55 METDST 1997
<!-- hhmts end -->
<BR>
Accessed by you: <!--#exec cgi="/cgi-bin/date"--><BR>
</FONT>
</CENTER>
</BODY> 
</HTML>
